Barine, se vin pro la ĵurorompoj foje trafus pun', se nur al vi, kulpa, eknigriĝus dent', se vi iĝus unu- fingre pli turpa, mi vin kredus, sed se vi per perfid' la kapon ŝarĝas, post ĉiu malbonfaro vi pli belas por la mizer' komuna de l' junularo. Eĉ utilas vin, se vi false vokas cindrojn de l' patrin', la ĉielojn purajn kun la astroj fride silentaj, diojn morto-sekurajn. Ridas Venus mem, la naivaj nimfoj, kaj sovaĝa Amor' pri ĉi tio ridas, dum sur sanga ŝton' li eterne ardan sagon akrigas. Por vi kreskas jam ĉiu juna knabo: novaj sklavoj. Kaj la nenovaj lace trenas jugon de l' sinjorin' malpia, eĉ se minace. Timas vin patrin' kaj aĝul' avara pro la fil', ĵusvirgaj edzinoj tremas, ke l' junedzon via ravanta sfero longe katenas. |